Teodor Konopka skribas al mi:
Saluton! En aŭgusto mi faris ekskurson al Estonio celante fari fotojn en lokoj, en kiuj mia patrino min fotis en la jaroj 1942-45. Pri tiu ĉi ekskurso aperis en pollingva portalo "Eesti" artikolo de mi verkita kaj kelkaj fotoj. Mi sendas al Vi ligilon al tiu (pollingva) artilkolo kaj mian tradukon en Esperanton.
Teodor
01.10.2021
https://www.eesti.pl/tartu-80-lat-pozniej-21358.html
Tartu 80 lat później
30 września 2021
Timante la militon, printempe de 1940 mia familio, inkluzive de mi, kelkjara infano, foriris al "paca Estonio, kie ne estos milito". Okazis, ke tie la milito trovis nin kaj ni travivis ĉi tiujn malfacilajn jarojn ĝis 1945. En aŭgusto ĉi-jare, post preskaŭ okdek jaroj, mi havis la okazon denove viziti la landon de mia infanaĝo. Jen manpleno da memoroj kaj kadroj de mia infanaĝo kaj mia vojaĝo.
Malgraŭ mia antaŭmilita aĝo, en aŭgusto ĉi-jare mi iris denove al Estonio, precipe al Tartu. Mia celo estis viziti la lokojn, kie mia patrino kaptis min per fotoj dum la milito. Mi ŝatus aldoni, ke krom fotoj - tiu fotilo konserviĝis kaj funkcias! Ĉi-foje mi tamen fotis kun io pli moderna.
Mi ankaŭ donos al vi la vojon, kiun mi vojaĝis. De Vroclavo tra Varsovio ĝis Tallinn. Tranokto en malgranda hotelo antaŭ la stacidomo - 10 aŭgusto. La sekvan tagon, mia esperantista amiko veturigis nin per Peedu al Tartu. Estis merkredo. Malgranda hotelo proksime al la preĝejo St. Paŭlo. Ni dediĉis la tutan ĵaŭdon kaj vendredon al turismado. Sabate matene - ni veturis per trajno al Tallinna (en la 90-aj jaroj necesis kvar horoj, nun necesas du). Per tramo al la flughaveno, per aviadilo al Vroclavo. Cetere, mi montris al mia filino, kio estas al mi kara.
Post la Ŝtona Ponto, unu el la simboloj de Tartu, krevigita en 1941, estis ŝtonoj disĵetitaj ĉirkaŭ la urbo. Unu el ili kuŝis sur la trotuaro de Riia-maantee, ie inter la domo de Oskar Luts kaj la domo de profesoro Kurvits. Irante al la urbo kun miaj gepatroj aŭ avino, preterpasante ĝin, mi "devis" grimpi sur ĝin. Nun tiaj ŝtonoj el la granita tegaĵo de la ponto estas metitaj sur la strato Rüütli. La iam grandegaj ŝtonoj ne ŝajnas tiel grandegaj hodiaŭ.
Mi ĝojas, ke granda parto de la pavimŝtonoj konserviĝis en multaj stratoj. Verŝajne ĝi estas ĝeno por ŝoforoj, sed asfaltkovri ĝin estus krimo.
Rezultas, ke estas io alia en Tartu, kiu montriĝas malpli malfacila, kion rimarkis ankaŭ mia filino, kies zorgo (tamen) mi estis - mi povis marŝi multe pli en unu tago ol mi povis en Vroclavo. Ĉi tie, unu kilometro komencas esti la limo, kaj en Tartu mi marŝis kaj marŝis. Tamen mi ne kuraĝis surgrimpi la katedralan turon.
Mi denove renkontis sinjorinon Virve Kurvits, filinon de Alexander Kurvits, botanikisto, kiun mi memoras de la militaj jaroj. Pri mia tiama imago, ŝi estis granda knabino. Ŝi ankoraŭ loĝas en parto de la domo de siaj gepatroj kaj daŭre laboras, tiel longe kiel ŝi povas, kun sia edzo en la ĝardeno (A. Kurvitsa selektsiooniaed, ĉe Riia mnt).
La rusan lingvon parolas ĉiam pli malmultaj homoj. Junuloj ne lernas ĉi tiun lingvon, maljunuloj, post kiam la lando ekhavas sendependecon, forgesas sen uzi ĝin.
Jen kelkaj "komparfotoj".
Esperanta_grupo